Dudirekta teksto estas teksto, en kiu la skriba-lega direkto povas varii. Praktike tio signifas, ke la teksto havas partojn legatajn de maldekstre dekstren kaj partojn legatajn de dekstre maldekstren.
Historie, komputiloj unue subtenis nur latinan skribon, legatan de maldekstre. La prezentado de la araba, hebrea kaj aliaj skriboj legataj de dekstre estis malfacila, ĉar nek aparatoj nek programoj estis preparitaj por ili. Praktike tiaj tekstoj estas almenaŭ potenciale dudirektaj, ĉar ili povas enhavi nombrojn en eŭropaj ciferoj, kiuj estas ĉiam legataj de maldekstre.
Unikodo normigas regulojn por la prezenta direkto de signoj. Ekzistas pluraj klasoj de signoj, ekzemple:
Modernaj tekst-prilaboraj kaj tekst-prezentaj programoj kapablas prezenti dudirektajn tekstojn.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search